Jeton KELMENDI estas poeto, dramaturgo, publicisto, tradukisto, eldonisto, profesoro universitata kaj akademia.
Biografio
Naskita en la urbo Peja, Kosovo (1978), Jeton Kelmendi finis elementan lernejon en sia naskiĝloko. Poste li daŭrigis siajn studojn ĉe la Universitato de Pristina kaj ricevis la bakalaŭron pri artoj en amaskomunikado. Li kompletigis siajn bakalaŭrajn studojn ĉe la Libera Universitato de Bruselo, Belgio, specialiĝante pri Internaciaj kaj Sekurecaj Studoj. Li finis sian duan magistron pri diplomatio. Kelmendi faris doktorecon pri “Influo de amaskomunikiloj en EU-Politikaj Sekurecaj Aferoj”.
Li estas profesoro ĉe AAB University College. Li estas aktiva membro de la Eŭropa Akademio pri Scienco kaj Artoj en Salcburgo, Aŭstrio.
Dum multaj jaroj li verkis poezion, prozon, eseojn kaj rakontojn. Li estas regula kontribuanto al multaj gazetoj, en Albanio kaj eksterlande, verkante pri multaj kulturaj kaj politikaj temoj, precipe pri internaciaj aferoj. Jeton Kelmendi fariĝis konata en Kosovo, post la publikigo de sia unua libro kun titolo: La jarcento de promesoj” (“Shekulli i Premtimeve”), eldonita en 1999. Poste li publikigis kelkajn aliajn librojn. Liaj poemoj estas tradukitaj en pli ol dudek sep lingvojn kaj publikigitaj en pluraj internaciaj Literaturaj Antologioj. Li estas la plej tradukita albana poeto kaj tre konata en Eŭropo.
Laŭ kelkaj literaturaj kritikistoj, Kelmendi estas la vera reprezentanto de la moderna albana poezio. Internaciaj kritikistoj kaj poetoj verkis por li multajn artikolojn, konsiderante lin granda eŭropa poeto. Li estas membro de multaj internaciaj poeziaj kluboj kaj estas kontribuanto al multaj literaturaj kaj kulturaj revuoj, precipe en la angla, franca kaj rumana lingvoj. La saĝo de lia laboro en la kampo de literaturo baziĝas en la atento, kiun li faras al la poezia esprimo, moderna esplorado de la teksto kaj profundo de la mesaĝo. Lia ĝenro estas pli temigita pri amaj kantotekstoj kaj elipsaj versoj interligitaj kun metaforoj kaj arta simbolismo. Nuntempe loĝas kaj laboras en Bruselo, Belgio, kaj en Pristina, Kosovo.[1][2]
Eldonitaj verkoj:
- 1. “The Century Promises” (“Shekulli i Premtimeve”), 1999 (poezio)[3]
- 2. “Pli tie de silento” (“Përtej Heshtjes”), 2002 (poezio)
- 3. “Se estas posttagmeze” (“Në qoftë mesditë”), 2004 (poezio)
- 4. “Patrujo pardonu min” (“Me fal pak Atdhe”), 2005, (poezio)
- 5. “Kien iras la alvenantoj” (“Ku shkojë ardhjet”), 2007 (poezio)
- 6. “Vi alvenis por la spuroj de vento” (“Erdhe për gjurmë të erës”), 2008 (poezio)
- 7. “Tempo kiam ĝi havas tempon” (“Koha kurë të ketë kohë”), 2009 (poezio)[4]
- 8. “Vagantaj pensoj” (“Rrugëtimi i mendimeve”) 2010 poezio[5]
- 9. “La bapto de la spirito” (Pagezimi I shpirtit) 2012 poezio
- 10. “Mi nomas forgesitajn aferojn” (Thërras gjërat e harruara) 2013 poezio
Eldonitaj teatraĵoj
- “Sinjorina Vorto” (“Zonja Fjalë”), 2007 (Dramo)[6]
- “Ludado kaj kontraŭludo” (Lojë dhe kundër lojë) 2011 Dramo
Politika scienco
- I. EU-misio en Kosovo post ties sendependiĝo 2010 Usono.
- II. Malbonaj tempoj por la scio 2011, Pristina Kosovo.
- III. NATO-EU-misioj, kunlabora aŭ konkurenciva 2012, Tirana Albanio.
- IV. Amaskomunikilaro Influas en Sekureca Politiko en EU, 2016, Bruselo, Belgio.